www.xsp.ru
    Internacia Asocio por PSIKA VIVSAVO - xsp.ru/psimattern/ PSIKA VIVSAVO Ni donas ne malpli ol ni promesas  English 
NOVAJOJ
SCIENCO
NARKOTIKOJ
KONSILOJ
HELPO
KREECAJ LIGOJ
GVIDILO
PUBLIKIGOJ
GLOSARO
FAQ
OPINIOJ
AUTORO
MANIFESTO

Por ruslingva revuo KONSCIO kaj FIZIKA REALO (Moskvo)
Novembro 1998
Publikigita en la fakparto Filozofio, 4 1999

APOLOGIO por MASOKISMO

    Sekseca terminaro vaste uzitas en sferoj, ne ligitaj senpere kun sfero seksa, kaj oni uzas ĝin ne nur kiel fiparolado, en slangaĉo, kaj ne nur en la rusa. Tiel, normece iĝis uzadi terminon sadismo en ĉiuj okazoj, kiam kruelaĉo riveliĝas.
    La brila ekzemplo por la fenomeno estas Freuda termino libido. Tute NE konsentante al Z. Freud (1856-1939) pri ĉiuj liaj konceptoj, ni devas agnoski logikecon de proponita far li analogio (kvankam tute ne identeco) inter seksa aktiveco, seksa forto, kaj viveca forto. Por tio, ke longigi genton, oni postulas flank'de individo precipe de viro (de malino, parolante ne nur pri homo) plenan (ekstreman, kaj iam eĉ superekstreman) sin mobilizon dum ambaŭ kaj seksa rivalado, kaj seksa partnerado. Se ies viva potencio (libido) ne sufiĉas, do ne sufiĉas ankaŭ potencio por realigi seksajn pretendojn (ankaŭ libido).
    Simile, laŭ analogio ne tro proksima al temoj senpere seksaj, ni uzas ĉi tie ankaŭ la termino masokismo.
    Nuntempa paradigmo konsideras suferojn kiel faktoro ĉiam, principe nedezirinda, senutila, kaj ankaŭ hazarda oni malprosperis. Konforme, tendencon eviti suferojn oni opinias kiel normo.
    Esoterismo, okultismo principe malagnoskas eblecion de hazardo. Ĉi tie oni ĉiun eventon opinias kiel antaŭdifinita kaj/aŭ celdirektita. Ĉi tie sufero estas elemento de karmo, estas puno pro nekorekta konduto, pro rezistado kontraŭ Dao (fluo, Dia fluo, viva, sorta fluo, ktp) por kompensi pekojn...
    Suferoj povas esti ankaŭ avanca kompenso pro estontaj pekoj, povas esti ankaŭ garantio por eviti pli grandajn suferojn en estonto, esti rimedo meriti malsuferojn (plezuron, ĝuon, feliĉon, beaton), kaj ankaŭ eviti novajn inkarnojn. Sed se ideala kazo tia ebleco estas jam meritita, do, malgraŭe, inkarno povas okazi. Ĝi povas esti dediĉita por helpo al aliuj, por kompensi ne proprajn sed fremdajn pekojn, por korekti fremdan karmon, moligi fremdajn suferojn. Ĉi speca sinofero ĝuste povas esti agnoskita kiel plej alta, nobla, spirita formo de masokismo. Ĉi-sence kaj Prometejo, kaj Jesuo Kristo povas esti nomitaj kiel la masokistoj.
    Malo kontraŭ tia masokismo ambaŭ kaj ĝia antonimo, kaj tio, kio baras iĝi alta, spirita masokisto estas ne sadismo sed egoismo.
    Devenoj de sadismo (ankaŭ tute ne nur sekssence) plurspecas kaj ne eliminas unu la aliajn. Ni rimarkigu du el ĝij /ili.
    1. Sadismo povas esti rivelo de trokreskado de difinita (ia) kvalito en ĝian malon. Tiel, ekstrema jan-o (aktiveco) naskas inj-on (pasivecon), kaj kontraŭe. Simile, emocio de amo kun pozitiva, kreanta tendenco povas, en ĝia ekstrema grado, transformiĝi paradokse en furiozon, afekcion kun negativa, detruanta tendenco (abundo da la sento naskas misforman rivelon de la sento, kvankam ne nepre la egoisman). La sola kontraŭveneno ĉi-okaze povas esti sinkontrolo. Sentoj devas ne superondigi plene. Parteto, randeto da konscio devas resti trankvila kaj konstati (samtempe kaj kontroli), kio eventas en emocia sfero. Ĉiam ajn momente, en ĉiu ajn situacio nobla viro (czjun-czi) devas povi raporti pri sia moral-psika stato1 ].
    2. Tio povas esti energia (subtil-energia, astrala) vampirismo: energiaj rezervoj de viktimo iĝas pli atingeblaj por vampiro, kiam la viktimo suferas kaj pro tio elĵetas/ŝprucas al sia turmentanto siajn negativajn emociojn. Forte defendiĝi kontraŭ vampiro ambaŭ kaj aktive, sufokante lin per responda agresio, kaj pasive, neŭtraligante lian agresion per kontraŭago, starigante ŝildojn fizikajn kaj/aŭ astralajn, estas/signifas montri sian senhelpecon, agnoski sian ne-superecon kontraŭ la vampiro, agnoski sian sentecon, ne-indiferentecon al lia influo. Se infaneto, kiun Vi tenas sur brakoj fervore bategas Vin postulante bombonon, do Vi ridas, Vi konsolas lin, Vi donas al li iun anstataŭe aŭ, finfine, Vi cedas kaj donas la bombonon, sed Vi tute ne pensas, ke eblas bati lin reen, nek ke necesas kirasiĝi: Vi jam sen tio nesenteblas lian batadon. Via supereco kontraŭ la infaneto egas, troas. Neceso reen agresi aŭ speciale sindefendi aperas nur se viaj fortoj kompareblas. Ne decas defendiĝi kontraŭ vampiro. Decas ekkompati lin kaj sufiĉege nutri. Kaj ankoraŭ pli bone estas instrui lin, kiel nutradi sin memstare, ne pere iu ajn aliulo, kiel plu ne esti vampiro. Se tia taktiko ne atingeblas por Vi, do tio signifas, Vi mem decas lerni tiun.
    Egoismo turniĝas finfine kotraŭ egoisto mem, balastante lian karmon, pro kio, pli frue aŭ ne, sed nepre, li devos kvitiĝi. Tial oni decas elimini egoismon. Se egoismo estas konsciita, idea, se ĝi devenas el egoista prudento, do la problemo estas etika-pedagogia, kion ĉi tie oni ne diskutos. Sed se egoismo estas spite al la prudenta senco, estas la neobeanta, superanta racion, spontana, malintenca, se ĝi estas rivelo de senvoleco, psika obsedo do la problemo estas vere psikologia. Psi-tekniko donas eblecon sendolore, rapide kaj fidinde liberigi forde emocioj nedezirindaj, ne obeantaj al la prudenta racio, de obsedoj, kaj ankaŭ instrui, kiel ne esti vampiro, sed tio estas speciala temo [ 2 ].
    Fonto de egoismo estas instinktoj, psika heredo, ricevita elde biologiaj antaŭuloj, kiuj pereus kiel specio, se ili ne akirus (aŭ ne savus/konservus) ĝijn /ilin laŭ/dum evolucio. Kiu estis plibona (pli forta, ruza ktp) ol aliuj, tiu ekposedis terenon, nutron, aliajn avantaĝojn, inkluzive eblecon elekti seksa(j)n partnero(j)n.
    Emocioj, esprimantaj ambaŭ 1kaj strebon akiri tiajn avantaĝojn, kaj kontentiĝon pro atingo de ĝij/ili/n, 2kaj ankaŭ direktantaj al tio, ke perfektigi specion, plibonigi ĝian adaptecon al medio la emocioj povas esti prezentitaj (reflektitaj) per formulo de natura, elementa egoismo:

mi estas pli bona ol aliuj, kaj TIAL mia estas! TIAL mi havas ĉion pli bonan ol aliuj !

(A)

    Tamen por homo, vivanta, distinge de biologiaj antaŭloj, en artefarita medio de civilizo, en kolektivo kaj socio, la ĉefa ilo por vivsavo iĝas pensado, intelekto (pli alta psika nivelo). Graveco/valoreco de emocioj konserviĝas, sed formoviĝas (en normo) en duan planon.
    Samtempe la sama civilizo, post kiam instituto de propraĵo aperis en ĝiaj kadroj, ebligis ŝanĝi, deformi la komencan sencon de la emocioj (A), movante ĝian akcenton elde/anstataŭ individulaj propraj bonkvalitoj al/sur valoron de propraĵo, kiun li posedas. Respektive, la mem formulo (A) ankaŭ povas modifiĝ:
mi estas plibona ol aliuloj, ĈAR mia aĵaro plivaloras ol la aliulaj

(B)

mi estas plibona ol aliuloj, ĈAR aliulaj aĵaroj plimavas ol la mia

(C)

mi estas plibona ol aliuloj, ĈAR mi, kaj nur mi, havas

(D)

    Tiuj deformoj de dekomencaj naturaj emocioj, kaj deformoj de respektivaj sencoj kaj kondutaj tendencoj, kondukas al specife homaj malvirtoj.
    Dominado de emocioj (B), strebo realigi situaciojn, kiujn la formulo esprimas, kondukas al avido, avaro, fia ŝparemo, "filistreco";
    dominado de emocioj (C) kondukas al envio, ne tiom (aŭ ne nur) al strebo plimultigi valoron de sia propraĵo, sed ankaŭ malplimultigi la propraĵon fremdan; ekzemple, proprigi aŭ ekstermi ĝin; kaj fine
    dominado de emocioj (D) kondukas al malsaneca ĵaluzo, al strebo subpremi, enpuŝi sub si kion kaj kiun, al potencemego.
    Ŝajnas ke avidon, envion, ĵaluzon oni povas interpreti ne nur kiel (kaj eĉ prefere ne kiel) emocioj, reflektantaj strebon atingi iun, sed kiel timo ne atingi, ne ricevi dezirindon, aŭ perdi ion.
    Ŝajnas ke timon kaj ektimon /eksubittimon oni decas distingi kiel du diversaj emocioj. Pro subita bruego, frapo infano povas ekplori. Ni diras: li ektimis. Sed tio ne estas timo, kiu ĉiam direktiĝas aŭ estonte (Kia teruro, ĉu/se reale tio (io) iĝos!), aŭ al jam ne realiĝinta pasinto (Kia teruro, ke tio (io) povus/povis iĝi). Tamen por infano nur nuno ekzistas. Lia ploro rivelas eksubittimon, lian ĉi-momentan diskomforton, kiu analogias al doloro, malsato, kiuj ankaŭ oni decas agnoski kiel emocioj, specifaj travivaĵoj, sentoj, statoj de astrala korpo, sed ne nur kiel sensoj, kiuj estas per si mem indiferentaj, ankoraŭ ne havas trajtojn de emoco. Sensoj estas elementoj de astrala korpo sed ne ĝiaj statoj.
    Timo povas esti agnoskita kiel emocio, derivita (elkreskinta/eliĝita) el kolero, protesto, postulo. Tiu estas emocia reago al neebleco riveli sian koleron kaj ŝanĝi situacion, kiu koleron elvokis.     
      Strebo esti pli bona ol aliuj, dekomence por plibonigi specion, pligrandigi ĝian kapablon adapti, vivkapablon, vivrezisteblon, povas iĝi memcelo, kaj hipertrofiinte, absolutiĝinte, povas transformiĝi en
konkuradon por konkurado mem
riskon por risko mem
potencon por potenco mem
malamikon por malamiko mem,

kaj per tio povas iĝi alkondukita ĝis absurdo, iĝi antagonisma kontraŭ dekomenca orientado, iĝi senutila por socio, por specio Homo Sapiens, ĉar la troa strebo firmigas/fortikigas krudan, malnoblan forton anstataŭ subtilaj, noblaj, specife homaj trajtoj, kaj iliaj riveloj.
    Patriotismon, kiel kolektivan egoismon (NE kiel amon al patrujo), same kiel ankaŭ infanan egoismon (mia patrino, mia ludilo), ni heredis elde filogenezaj antaŭuloj. Murdbestoj /rabobestoj kaj birdoj egoisme defendas siajn vivterenojn. Salmofiŝoj patriotisme returnas en la saman rivereton/rojon, kie ili elfrajiĝis, por ke ĝuste tie reprodukti idaron kaj morti.
    Tamen simileco de homoj el diversaj landoj, popoloj kaj nacioj (el najbaraj vilaĝoj aŭ stratoj tiom pli) multe pligravecas super/kontraŭ diferencoj inter ili. Ĉar por ĉiuj la Tero estas loko de infero, sfero (mondo) de spirita kaptito, sklaveco, mallibero en karno, de suferado kaj morala hardiĝo. Ni ĉiuj iomete estas Iov-oj (Ĝob-oj). Nekorekte/vane oni timigas nin per infero postmorta, transcenda/alimonda. Male, ĝuste ĉi tien ni ĵetitas por prilabori/kviti/kompensi nian karmon (kvankam ni ofte pro senscio, senkompreno plimavigas ĝin anstataŭ plibonigi).
    Okupiĝi korektante tian inferon, lukti kontraŭ malbono estas senutile same, kiel elĉerpadi maron per fingringo. La planedo Tero sen malbono estas neekzistebla kaj sensenca. Ontologie malbono ne ekzistas. La nocio estas principe subjektiveca. Ezoko estas malbono por karaso sed ne per si mem. Malbono estas Die-komplezema/destinita ĝuste kiel ilo por influo, efiko al enkarnita ekzistulo, kiel stimulo por lia progreso. Ni eliminis variolon, do AIDSo aperis. Kiam ni venkos AIDSon, do aperos iu alia ilo. Sorto (karmo, Dio, Diablo, ...) donas al ĉiu tian malbonon, kia estas utila por lia perfektiĝo kaj estas laŭforta por li.
    Se morgaŭ tuta aro da vivantoj iĝus sanktuloj, iĝus anĝele virta kaj prosaĝa/profundsaĝa/saĝega, do postmorgaŭ ili ekdormus kaj ne ekvekiĝus. Ili forirus en paradizon. Ĉi tie ili nenion havus fari.
    Sed antaŭ tio ili naskus novan generacion por anstataŭigi sin. Tio estus refoje ordinaraj pekemaj homoj, tiaj, kiaj ni (enmase, averaĝe) estas hodiaŭ, kaj kiaj estis ĉiuj niaj antaŭuloj kaj egoismaj, kaj agresivaj infero restariĝus. Ĉiu jarcento havas sian jarcentmezon (=mezjarcenton=mezepokon) [Stanislav Eĵi Lec]. Labortereno por spirita kreskado, pliboniĝo, por (sin)edukado restariĝus.
    Korekti decas ne ĉirkaŭan malbonon sed sin mem rifuzante egoismon, agresion. Se homo faras malbonon al aliulo per pensoj, vortoj aŭ agoj, do li faras malbonon al Dio3 ]. Refernce al Stanislav Grof oni povas aldoni: kaj al si mem. Liaj eksperimentoj montras kiel firma estas psikologia unueco de ĉiuj partoprenantoj de interpersona konflikto [ 4 ]:
    Ĉiufoje kiam traŭmanta evento enhavas interpersonan situacion, do subjekto, travivante ĝin sub influo de LSD [narkotaĵo, efikon de kiu S. Grof esploris], verŝajne, devas trairi kaj travivi kvalite rolante (ludante rolojn) ĉiun el ĝiaj partoprenantoj. Tiel, se ĉefa temo estas agresiva atako al subjekto, do li devas travivi sentojn ambaŭ kaj la viktimulajn, kaj ankaŭ la agresiulajn, inkluzive ĉiujn emociojn kaj fizikajn sensojn. Se subjekto observis la eventon, do li devas travivi ĉiujn tri rolojn.
    Do, turmentante viktimulon, la turmentanto turmentas ankaŭ sin mem. Kvankam ne ĉi momente sed en perspektivo nedifinita sed neevitebla. ... sed ve al tiuj, kiuj suferigas nekulpulojn [ 3 ].
    Malbonulo indas/meritas kondolencon. Farante malbonon, li jam preparas punon al si per tia sama malbono, kiun li faras al la alia. Tial eĉ necesajn (aŭ devigitajn) agojn por ĉesigi, malmultigi malbonon oni povus (kaj devus) fari senkolere, kun bedaŭro, kun kompato.
    Okazparolante, kvankam multoj konsideras ke naturas respondi per malbono kontraŭ malbono, sed tio tute eraras: unua (infana) kaj natura reago al malbono estas miro.
    Sed eĉ tio estas duonrimedo/duonfaro, kompromiso. Ja kardinala solvo de konflikto estas pardoni. Pardoni! Ĝuste tion sufloras la S. Grof-a eksperimento. Ĝuste senpere travivante rolojn de ĉiu el konfliktantoj, oni kapabliĝas kompreni ilin, kaj, rezulte, pardoni. Vera signo de kristanaj virtoj estas humileco; se ni ne havas ĝin do ĉiuj niaj difektoj restas ĉe ni, kaj fiereco nur kaŝas ĝijn /ilin de ĉirkaŭantoj kaj nemalofte de ni mem [Fransua de Laroŝfuko]. Kaj ankoraŭ: Praktiko de bono estas nekompareble pli efektiva ol lukto kontraŭ peko [Moŝto/O/Otec/Patro Aleksandr (Jelĉaninov)].
    Korekti decas sin mem. Iĝante (aŭ restante) homo nobla, t.e. agante prudent-egoisme (ambaŭ terminoj estas laŭ .. /N.G. Ĉernyŝevskij (1828-89)), aŭ (kio estas la samo) vivante vere/korekte, agante laŭ korkonscienco, prizorgante ĝian purecon, t.e. aplikante al si la plej altajn postulojn, purigante, pli-helante sin, homo per tio/laŭvoje ne nur likvidas malicon en si mem, sed ankaŭ partoprenas likvidi ĉirkaŭantan malicon, malarmigi ĝin, ne donante al ĝi apogpunkton, iĝante por ĝi nevidebla, diafana.
    Okultismo konstatas ankaŭ ke spirito, mentalo, enkarniĝante en fizikon, firmigante, montrante sin per potencaj kaj stabilaj koncentriĝoj, kaptitas, malliberiĝas en ĝin.
    Konscieca liberiĝo de Spirito el Karno, ĝia returno al sia dekomenca fonto, unuiĝado (jogo) kun Dio estas inversa procezo. Oni povas trakti ĝin kiel senco de Tera ekzisto de Homo, kio tute ne trivialas.
    Tiel, Lev N. Tolstoj (1828-1910), estinte plene matura, je/dum sia sesjardeko, post serĉadoj longaj kaj turmentaj, konstatis, spite al plena prospero de siaj ĉi tempaj vivkondiĉoj: Sensenco de vivo estas la sola senduba scio, atingebla por homo [cititis laŭ: . / W James. Multeformeco de religia sperto. . : , 1993].
    Ŝajnus, diri pri ĉio ĉi tio troas, ĉar jam ekzistas tiuj libroj de eterna saĝego, kiel hinda Bhagavadgita, ĉina I-Czin, eŭropaj Smeraldaj Skribaĵoj, Kvinlibraro kaj Evangelioj kaj aliaj. Tamen la medalo havas ne solan reverson.
    Unue, la mem multeformeco de esprimo de la vero, sola tiel same kiel solas Dio ĝia fonto, la mem fakto ke ĉiu civilizo kreadis kaj kreis siajn alirojn al ĝi (al la vero), montras ke ĝi estas neelĉerpebla, kaj ke novaj kaj novaj aliroj al ĝi povos okazi ne malpli valoraj.
    Due, tuta ĉi saĝego (la religia) restas ekster atento de nuntempa akademia scienco (NAS), restas partege nepostulita. Ili diras per diversaj lingvoj. Por socia utilo, inkluzive por NAS mem, problemo de ĝija /ilia sintezo aktualas.
    Trie, ideologio de "spirita masokismo" aktualas ne nur sur plano principa, scienca, sed ankaŭ sur la praktika. Ĝi sufloras la solan, kvankam tre malfacilan, vojon al eliro el konfliktoj de diversa grado de la preskaŭ bagatelaj, personaj ĝis la globalaj, tipe kontraŭstaroj palestin-israela, kaŝmira, ĉeĉena.

Referencita literatura FONTARO
    1. .. - / Ĉanj-buddism kaj kulturo de psika agado en mezepoka Ĉinio. , 1983.
    2. .. / Fundamenta psikologio kaj sano. .: . 1996. 240
    3.Dwling H. (Lvi). Th curin gsl f th Jsus th hrist / Akvofluanta evangelio de Jezuo Kristo. Lndn, 1908. 260
    4. Stnislv Grf Rlms f th Humn Unnsius / Terenoj de homa senkonscio. NY. : .. Duttn. 1976. 257 .

 
-
 
   
Copyright 2004
E-mail admin@xsp.ru
Rambler's Top100