www.xsp.ru
    Internacia Asocio por PSIKA VIVSAVO - xsp.ru/psimattern/ PSIKA VIVSAVO Ni donas ne malpli ol ni promesas Ðóññêèé English 
Äîáàâèòü â èçáðàííîå
NOVAJOJ
SCIENCO
NARKOTIKOJ
KONSILOJ
HELPO
KREECAJ LIGOJ
GVIDILO
PUBLIKIGOJ
GLOSARO
Ïðåäëîæåíèÿ
FAQ
OPINIOJ
AUTORO
MANIFESTO

sMANIF

El  MANIFESTO de IAPV

    Homo NE naskiĝas libera, kvankam la malo estas deklarata kiel etika normo.
    Psi-TEKNIKA praktiko atestas, ke homoj sen psikaj problemoj, sen obsedoj estas ne regulo, kiel oni povus prognozi ĉar tio estas normo, sed la kompare rara escepto. Spite al propra logiko iu timas eniri en lifton aŭ avion, descendi en metroon. Iu ne povas praktiki sian favoran okupon pro timo de ekzameno aŭ konkurso, estanta sur vojo al la celo. Iu ne povas humiliĝi ke li(ŝi) estas vir(in)o. Iu vivas apenaŭ sate, sed eltrovas monon por pako da cigaredoj, kiu kostas pli multe ol panbriko.
    Homo NE naskiĝas libera. Ekde bebaĝo li dependas senpere de siaj gepatroj kaj de aliaj familianoj, poste – de la plej proksima socia medio, de lernejo, kaj, fine, de socio entute. Laŭ ĉiu el tiuj vivaj etapoj, konfliktoj kontraŭ medio neeviteblas, konfliktoj pli-aŭ-malpli akraj, kaj spurigantaj psikon respektive pli-aŭ-malpli dolore.
    Tempo kuracas. Tio veras sed ne ĉiam. Okazadas, ke emocioj eĉ grandiĝas laŭtempe, iĝas psika obsedo, konfliktante kontraŭ persona propra prudenta racio. Okazadas, ke homo tiel alkutimiĝas al sia obsedo, ke jam ne konscias ĝin. Okazadas, ke eĉ konsciante ĝin, li ne volas liberiĝi de ĝi: ...kaj mi ne volas scii ke Tempo kuracas, ke ĉio trapasas kune kun ĝi (Vl.S. Vjisockij).
    Psika obsedo sin rivelas per persona diversa rilato al samaj eventoj, situacioj, depende de tio, ĉu ili koncernas al li(ŝi) mem, ĉu al iu alia. ALIULO ne fumas – nu, tio ne gravas, nenio timiga estas; sed jen MI ne fumas – nun inkubo estas, mi muron grimpas. Alteme: el narkotikaj dependoj ĝuste la tabaka, nikotina estas la plej persista, rezista, glueca.
    Elimini obsedon memstare – interne-persone – estas serioza scienco, subtila arto kaj nefacila (iomfoje eĉ danĝera) laboro. Aliflanke, ebleco elimini ĝin per deflanka helpo – inter-persone – diskredititas rezulte de intensiva kaj multpromesanta reklamo pri metodoj, reale nesufiĉe efektivaj.
    Dume,
    y-(psi)-tekniko donas al homaro novajn teknologiojn, kiuj principe superas tiujn, kiujn ĝi posedis plifrue.
    Y-tekniko superas capablojn de racia scienco ĉar ĝi eliras limojn deklaratajn far fiziko, kvazaŭ rompas ĝiajn naturleĝojn.
    Y-tekniko superas capablojn de tradicia (esotera, okulta) scienco ĉar ĝi substituas/aldonas arton de operatoro-okultisto per science bazita teknologio.
    Y-teknikaj
metodoj,
    estantaj intelektuala
propraĵo de IAPV,
    estantaj know-how (sci'kiel) ne ĉar la aŭtoro sekretigas ilin (ili estas publikigitaj), sed ĉar priskribo de ili ne sufiĉas por ekposedi ilin, ĉar viva gvido estas necesa por tio,
    permesas elimini SENDOLORE, RAPIDE kaj FIDEBLE tiajn pacientajn obsedojn –
      kiel turmentaj rememoroj, pensoj pri
            katastrofoj
            kataklizmoj
            militaj eventoj kaj
            aliaj tragedioj
       kiel konfliktomanio (inklino al streĉecaj situacioj);
      kiel riskomanio (inklino al danĝeraj situacioj);
      kiel anima doloro
          post traŭmoj kaj kriplaĵoj,
          post estinto kiel garantiulo kaj post aliaj perfortoj,
          post perdo de korproksimaj homoj, animaloj, aĵoj,
          post perdo de alta sociala stato, posteno ktp;
      kiel toksiko- kaj narkomanioj, inkluzive la alkohola kaj la nikotina;
      kiel neŭrozoj, kaŭzitaj per interpersonaj konfliktoj
          aferaj
          familiaj
          intimaj (ekzemple, per ĵaluzo);
      kiel panikaj timoj
          de spaco – la senlima, la limigita, de alto
          de scenejo, granda aŭditorio, mikrofono
          de ekzamenoj, konkursoj, konkuroj,
          de vizito al kuracisto (ekzemple, al dentisto),
          keil sportista antaŭstarta febro
          kaj ajna alia timo;
      kiel nekontroleblaj abomenoj (al difinita manĝaĵo, kuracilo ktp)
        enlogo (speciale al hazardludoj –
            kartaj,
            komputeraj,
            ĉevalkuraj ktp).
      kiel problemoj de nutrado kaj staturo –
        hiperoreksio (troapetito),
        anoreksio (senapetito),
        bulimio (misapetito) ktp
    Pacienton oni liberigas de psikaj suferoj, li ricevas sendiferencon al tiu, kio lin suferigis; li ekposedas (aŭ restariĝas) sian volpotencon, sian psikan imunecon.
    Celoj de IAPV jenas –
    – la praktikaj – plimildigo de morala atoso de socio eliminante subjektiv-psikologiaj kaŭzoj de socialaj konfliktoj;
    – la sciencaj – prilaboro kaj realigo de esploraj programoj pri fundamenta psikologio;
    – monprofito NE estas la ĉefa celo de agado de IAPV.
    Taskoj
de IAPV
   
– maksimale realigi gxian psi-teknikan metodinventaron;
    – vaste informi tiujn, kiu volus liberigxi elde sia(j) obsedo(j), ke la intencco atingeblas; informi precipe per helpo de siaj membroj, tiuj, kiu jam ricevis helpon de IAPV;
    – helpi al organizoj (entreprenoj) sanigante kunlaborantojn kaj iliajn proksimulojn, partnerojn kaj klierntojn;
    – helpi al lernorganizoj sanigante personaron, al lernantoj kaj iliaj gepatrojn (proksimulojn);
    – helpi al sanprotektaj organizoj, precipe al la kardiologaj, onkologaj, pulmonologaj;
    – helpi al asekuraj kaj filantropaj organizoj liberigante gxijajn /iliajn klientojn forde parto da iliaj problemoj, ktp.
    Destinge de aliaj asocio, IAPV logas en sin ne tiom profesiulojn, kiom tiujn, kiu bezonas ilian helpon. Kunprenu niajn manojn, amikoj, por ne perei po unuope. Ĉi tia unuiĝo precipe aktualas por Rusio, kie sociala streĉo saturitas (per objektivaj kaŭzoj, kaj iufoje artefarite).
    Emblemo de IAPV estas tabaka floro (kiu NE enhavas nikotinon, destinge de tabakaj folioj) kiel simbolo de libero kontraŭ obsedoj.
    Unu el kaŭzoj de interpersonaj konfliktoj povas iĝi lingva separo, kio por Rusio, kun giaj dekoj da aktive funkciantaj naciaj lingvoj, ankaŭ precipe aktualas. Konsiderante lingvistikajn avantaĵojn de lingvo Esperanto, kiel ankaŭ altan purecon de etikaj principoj de movado E-ta, ĝi akceptitas kiel unu el laboraj lingvoj de IAPV
.

[46 kb]
[50 kb]
[66 kb]

Ó Âàñ åñòü ìàòåðèàë - ïèøèòå íàì
 
   
Copyright © 2004
E-mail admin@xsp.ru
  Top.Mail.Ru