www.xsp.ru
    Internacia Asocio por PSIKA VIVSAVO - xsp.ru/psimattern/ PSIKA VIVSAVO Ni donas ne malpli ol ni promesas  English 
NOVAJOJ
SCIENCO
NARKOTIKOJ
KONSILOJ
HELPO
KREECAJ LIGOJ
GVIDILO
PUBLIKIGOJ
GLOSARO
FAQ
OPINIOJ
AUTORO
MANIFESTO
HiperFizika naturo de Esto©
Scienco por futuro per lingvo por futuro
13 tezoj de hiperfizika materiismo

 

   En multaj etapoj de scienca historio oni konscie ignoris ĝis iu propra tempo grupojn de faktoj kaj tutajn sferojn de fenomenoj kiuj plikomplikas problemojn.
   Verkoj far Njuton/Newton estas novaj ne nur rilate esenco, sed ankaŭ rilate metodo. En ili scienco kvazaŭ komencas denove, kvazaŭ antaŭ li neniu scienco ekzistis.

 

Sergej I. Vavilov/

 
    1. Fizikumo kaj metafizikumo
    2. Metafizikumeco de spaco kaj de tempo
    3. Fiziko kaj HIPERfizikumo
    4. DUniveleco de metafizikumo
    5. Interrilato de konsistpartoj de materio
    6. Dinamiko de interagoj
    7. Kvanto de materio estas NE konstanta
    8. Strukturo de Naturo k de individuo
    9. Limo de vivo
  10. Filozofio kiel fundamenta scienco
  11. Psikologio kiel fundamenta scienco
  12. Ligoj kun praktiko

diskuto

1. Fizikumo kaj metafizikumo

    Realeco de fizika mondo (de fizikumo, kion esploras fizik-scienco) ne postulas specialajn pruvojn. Tian realon ni sentas rekte per denseco, firmeco, pezo ktp. de ĉirkaŭaj objektoj, aĵoj. Kaj eĉ pli frue kiel realeco de propra korpo. Kaj ĉe tio, subjektivaj sentoj (malsato, doloro ktp.) estas grava ne malpli ol la objektivecaj.
    Metafizika realo (metafizikumo) estas sentebla ankaŭ, sed ne tie insiste, sendube. Tial pruvo de ĝia realeco ne povas esti troa, speciale ĉar MAS (moderna academia scienco) ne interesiĝas pri ĝi, kaj fakte proklamas ĝian malekziston.

2. Metafizikumeco de spaco kaj de tempo
    Eĉ enpense oni ne povas forŝiri/liberigi fizikan objekton (ekzemple mezurliniilon) forde ĝia longo (longeco). Tial longo elemento de spaco estas atributo de fizikumo, ĝia neevitebla trajto, natureco.
    Nur enpense (ne fizike!) oni povas forŝiri liniilan longon de objekto forde la liniila korpo (elemento de fizikumo), de tiuj atomoj el kiuj ĝi estas formigita. Kaj tia (forŝirita) longo estus jam NE longo mem, sed penso pri longo. Penso estas jam elemento NE de fizikumo: ĝi estas ne substancieca, ne posedas nepran por substanco econ masecon, mekanikan inertecon.

Por komparo: longecon sed ne masecon uzis Dekart [Rene Descartes, Renatus Cartesius (1596-1650)] kiel kriterio por distingi fizikan realon (mem) for-de penso pri fizika realo.

    Sekve, longo (mem, sen ligo kun iu fizika objekto, longo kiel unudimensia spaco) estas objekto de ne fizika eco, ĝi estas nefizikeca. Do, longo estas metafizikeca.
    Longeco estas (metafizika) natureco de ĉiu el dimensioj de tridimensia ("natura") spaco same kiel ankaŭ de la unudimensia de linia longo. Do spaco entute estas metafizika (metafizikeca).

    Tempo estas fono por procezoj same kiel spaco estas fono por objektoj, tempo estas ilia atributo, sed NE ilia elemento; ĝi ne havas, kiel ankaŭ spaco, inertecon, mason.
    Eĉ enpense oni ne povas forŝiri movon (kiel ankaŭ iu ajn procezon) de ĝia longeco.
    Oni povas nur enpense forŝiri procezan longecon (tempon!) de ĝia esenco, de tiuj objektoj, ŝanĝo de kiuj ĝuste estas la procezo. Sed tia (forŝirita) tempo estus jam NE tempo mem, sed penso pri tempo.
    Do, problemo de/pri diskreteco de tempo, problemo de/pri ĝia inverseblo estas fakte la problemoj de/pri diskreteco aŭ seninterrompeco, de/pri inverseblo aŭ neinverseblo de respektivaj procezoj.
    Kaj ankaŭ problemo de/pri multidimensio de tempo estas fakte la problemo de/pri tio, ĉu povas esti interrompita iu procezo dum la alia daŭras. Ekzemple, ĉu percepto de objekto povas esti interrompita dum la objekto daŭras movi. Tiam sendiskreta movo povas esti percepta kiel salteca kun disŝiro aŭ laŭ/en tempo (ĉe nula rapido en disŝirapunkto) aŭ laŭ/en spaco (ĉe senlim[grand]a rapido en disŝirapunkto).
    Kiel modelo povas servi kino-efekto de stop-kadro: ekrana bildo de objekto ekhaltas subite kaj poste same subite renoviĝas movi (tio estas modelo de unu procezo), kvankam kinobendo movas senpaŭze (tio estas la sama modelo de alia procezo). Aŭ male: dum kinografado la grafado interrompas kvankam objekta movo daŭras. Do dum reprodukto la objekto momente ŝanĝas aŭ sian lokon, aŭ rapidon, aŭ la ambaŭon.
    Do, movo funkcio de (metafizika) spaco kaj (metafizika) tempo estas fenomeno metafizika, aŭ objekto (kiel aĵo de esploro) metafizika.

3. Fiziko kaj HIPERfizikumo
    Fortoj (influoj, reciprokagoj) ankaŭ (kiel spaco kaj tempo) estas ne masecaj, seninertaj objektoj, t.e. estas objektoj metafizikaj.
    Do, fortaj kampoj tuto de (metafizikaj) fortoj en (metafizika) spaco estas objektoj metafizikaj.
    Do, tuta fiziko (ne dirante pri biologio ktp.), komence de mekaniko de statiko (scienco pri fortoj), de kinematiko (scienco pri movo), de dinamiko (scienco pri energio, laboro funkcio de forto kaj spaco) estas fakte scienco ne pri fizikumo, ne pri masa substanco mem, sed pri hiperfizikumo, pri metafizikaj reciprokagoj de fizikaj (masaj, substancaj) objektoj (fizikaj aĵoj).
    Kaŭzo de gravito, laŭ Njuton'a opino, povas esti nur nemateria. Sergej I. Vavilov (1891-1951) skribis tion en 1942-44 jj. [ 21a ]. Nun, konkordante kun Njuton (Newton, 1642-1727), ni parolas aliel: gravito povas esti nur nesubstanca, sed ĝi estas materia, metafizika.

4. DUniveleco de metafizikumo
    Ni ripetu: ĉiu objektive ekzistanto estas materio, ĝi estas agnoskita kiel materia.
    Sed materio estas ne unukvalita. Fizikaj objektoj estas inert(ec)a, ili havas mason difference de objektoj nefizikaj, metafizikaj.
    Analoge estas ne unukvalita ankaŭ metafizikumo seninercia, senmasa parto de materio.
    Parto de ĝiaj objektoj havas nur informon. Tia (informeca) parto de materio havas tradician nomon mental. Mentalan naturon havas (ekzemple) jenaj elementoj de homa psiko pensoj, abstraktaĵoj, ideoj.
    Alia parto de metafizikaj objektoj havas ankaŭ (krom informo) aliajn proprecojn (ekzemple, spacajn). Tia parto de materio havas tradician nomon astral. Astralan naturon havas (ekzemple) aliaj elementoj de psiko, aparte psifiguroj (aparte psifiguroj de percepto); kaj tiaj elementoj estas propreca ne nur al homa psiko, ilin havas ankaŭ bestoj. Al psifiguroj (almenaŭ al la optikaj) propras (aparte) lokeco, amplekso, formo. Astralajn proprecojn havas ankaŭ ĉiuj fizikaj objektoj, aŭ, kio estas la somo, ili havas astralajn koncistpartojn jam nur ĉar ili havas spacajn proprecojn.
   Mental (tuteco de ĉiu informo) kaj penso estas kvalite identa, nedistingebla. Distnigo inter ili estas nur kvanta, sed ĝi estas tre signifa. Tiu distnigo estas (laŭ amplekso kaj) laŭ tempo: penso restas en konscio dum kelkaj momentoj kaj ŝanĝiĝas per/far aliaj pensoj, dum informo estas mentala parto, kiu ne havas tempajn proprecojn same, kiel ankaŭ ne havas kaj la spacajn: ĝi estas ekster spaco. Ĝi estas nenie konkrete kaj, kio estas la somo, ĝi estas ĉie.
    Mental (informo) ne ligiĝas kun spaco. Do, spaco estas astraleca metafizika sed ne mentala.
    Spaco kiel la nocio (informo), kiel (homa) penso pri spaco estas mentala.
   Spaco kiel objektiva realo, kiel elemento de materio estas astrala.
    Spaco estas perceptebla fizike nur dank'al ĉeesto de fizikaj objektoj en ĝi (ne escepte kaj perceptantan subjekton mem) kiel truo de ĉifono estas perceptebla nur ĉe ĉeesto de ĉifono mem.

Por komparo: Pri/sub la worto "spaco" ni, se konfesi honeste, nenion konceptas (A. Einstein [146] )

    Radiojn, al kiujn propras nur maso de movo, sed ne maso de senmovo, oni povas agnoski kiel materia formo, transira (intervala, lima) inter astralo kaj substanco.
   Analogie oni povas agnoski ekziston de materia formo, intervala inter mentalo kaj astralo. Ĝuste tian naturon povas havi psikan elementon, kiun oni formigas en magia praktiko kaj nomas kiel pensformo.

5. Interrilato de konsistpartoj de materio
    Ni ripetu: ĉiu fizika objekto havas metafizikan parton kaj estas fakte hiperfizika objekto. Sed ne male. Ne ĉiu metafizika objekto havas fizikan parton. Ekzemple ampleksa objekto, kreata far imago, far penso (plata bildo "k" estas ĝia analoga, fizika ne nombra kodo), ne povas akiri fizikan (ampleksan) parton kaj ne povas iĝi hiperfizika objekto.

 
Tial (kvankam ne nur tial) metafizikumo estas pli vasta, riĉa ol fizikumo; tial metafizikumo ĉirkaŭprenas fizikumon.
    Analogie mentalo estas pli vasta, riĉa ol astralo kaj ĉirkaŭprenas ĝin, ĉar ĉiu astrala objekto havas sian mentalan, informan parton, kaj estas fakte metafizika objekto, sed ne male. Tiel, ne raraj estas kazoj (en salubrisma praktiko) de iaj necertaj timoj, kiam paciento timas iun abstraktan danĝeron, mentalan objekton, kiu ne akiras konkretajn trajtojn, ne iĝas astrala objekto.

6. Dinamiko de interagoj (hierarkio)
    La sama (salubrisma) praktiko atestas, ke
aktivaj, regantaj influoj transdoniĝas
  el mentala nivelo al la astrala, kaj
  el la astrala al la fizika, ke
rekta influo de mentalo al la fizikumo estas neebla.
    Inversaj influoj estas eblaj nur kiel pasiva rezisto kontraŭ la aktivaj.

7. Kvanto de materio estas NE konstanta
    Ĉiutaga praktiko atestas ke kvanto de informo pliiĝas permanente. Juĝante per/laŭ tio, kiel komplikiĝo de biosfero, de organismoj komence de la unuĉelaj ĝis homo sapiens pliiĝis akcele, kvanto de materio (almenaŭ de mentalo) en Naturo, Universo pliiĝas ankaŭ permanente kaj akcele.
    Terma morto de Universo kiel rezulto de procezoj elvokataj far termodinamika dua principo estus ebla kaj neevitebla nur kaj ĝuste kaze konstanteco de suma kvanto de materio.

8. Strukturo de Naturo k de individuo
    povas esti imagita kiel kunrilato:
Naturo =
= mentalo + vivumo =
= metafizikumo + fizikumo =
= mentalo + astralo + fizikumo =
= informo + energio + substanco
,
kie vivumo estas tuto de ĉiu viva (unuproksimume tuto de astralo kaj fizikumo). Respektive strukturo de persono de Natura parto tio estas
individuo = spirito + organismo = psiko + korpo = spirito + animo + korpo,
kie spirito estas mentala parto de individuo, kaj animo estas lia astrala parto.

9. Limo de vivo
    Tia strukturo estas propra al ĉiuj fizikaj objektoj ambaŭ nevivaj k vivaj. Diferenco limo inter ili estas en kvalita, funkcieca stato de mentala/informa konsistparto:
senvivobjekta konsistparto kongruas plene kun ĝia astrala/energia konsistparto;
vivobjekta konsistparto kongruas kun la astrala (kun organismo) parte, kaj la alia parto, libera, nekongruanta kun la astrala (spirito) regadas k kontrolas ambaŭ internaj organismaj procezaj k ĝiaj interagoj kun medio.

10. Psikologio kiel fundamenta scienco
    Agnoskinte hiperfizikecon de Esto, agnoskinte informon kiel baza formo de materio, iĝinte hiperfizika,
materiismo kaj filozofio entute
akiras memstarecon de fundamenta scienco,
liberiĝas forde volonte akceptitajn por si devo
sekvi post fiziko,
klarigante/pravigante ĝiajn teoriajn konstruaĵojn kaj pseŭdofizikajn paradoksojn, en kiuj fiziko ĉe tio ekpuŝiĝas.
   Tia filozofio (kondiĉe: "hiperfiziko") povas kontraŭe:
iĝi scienco dominanta, kondukanta rilate fiziko, kaj
suflori al ĝi,al kio ĝi decus atingi en ĝiaj fundamentaj esploroj.
   Ekzemple al tio, ke ĝi
ne decos (senutile) serĉi fizikajn ecojn de spaco kaj fizikajn ecojn de tempo,
decos konsideri, ke fizikaj fenomenoj povas havi ne fizikajn, metafizikajn kaŭuzojn,
decus revizii leĝojn de konservo.

   11. Psikologio kiel fundamenta scienco
    Nuntempa academia psikologio ne scias objkton de siaj esploroj. Diskutoj pri la objkto iĝas periode kaj atenuas/estingiĝas senrezulte. Tendenco estiĝis eĉ tute rifuzi la terminon psiko. Psikologoj parolas (skribas) pri psikologiaj fenomenoj sed ne pri la psikiaj kvazaŭ tiu estas fenomenoj de scienco mem sed ne de realo kiun ĝi esploras.
    Psikologio esploranta psikon kiel materia, metafizika objekto, kiel parto de metafizikumo, de Naturo, iĝas unu el sciencoj pri Naturo, iĝas scienco fundamenta.

12. Ligoj kun praktiko
    Scienco pri triunueco de Esto hiperfizika materiismo havas kun praktiko pozitivajn reciprokligojn.
    Siajn sciojn (teoriojn, konceptojn) ĝi konstruas kaj kontrolas bazante sur faktoj el praktiko.
    Kaj ree: la scioj permesas
obteni principe novajn praktikajn probablojn, kaj
principe pligrandigi efektivecon de antaŭe ekzistaj probabloj,
speciale en medicino,
  speciale en psikiatrio k medika psikologio,
    speciale en narkologio;
etikflanke ili aldukas al scienca argumentado de tiuj religiaj asertoj kiuj rekomendas altruisman konduton.

Aŭtoro
marto-aprilo 2008
registro en RF Libra Ĉambro: ISBN 5-87074-103-3 - majo 2008

 
-
 
   
Copyright 2004
E-mail admin@xsp.ru
Rambler's Top100